La ekonomio de Ĉinujo kreskegis en la lastaj jardekoj kaj, spite al la tutmonda krizo pro la koronvirso en 2020, ĝi ree kreskas, kvankam malpli, i.a. pro la tendenco en multaj landoj bremsi aŭ inversigi la ekonomian tutmondiĝon, pro kio Ĉinujo nun orientas al pli forta disvolvado de sia interna ekonomio, strebante al miksita sistemo de produktado kaj komerco, kiu integras la eksteran kaj internan ekonomiojn.
Sed ekonomia kresko kaj socia progreso ja ne iras nepre man-en-mane. Ne nur disidentoj dorlotataj de la okcidenta propagando, ankaŭ gvidantaj reprezentantoj de la Komunista Parto de Ĉinujo montras sin en zorgo pri la kreskanta abismo inter malriĉuloj kaj riĉuloj, pri la ĝis nun ne sufiĉe solvita diferenco inter urbo kaj kamparo, inter oriento kaj okcidento de la lando, pri la neceso investi pli por kontraŭagi la klimatan varmigon kaj pri multaj kromaj problemoj, kiuj estas ĝis nun ne sufiĉe akompanataj fenomeoj de la vigla ekonomia leviĝo.
Tamen, la fakto, ke tiuj problemoj elparoleblas kaj diskuteblas en la lando mem – kion atestas ne nur la tri kontribua1joj el la plumo de ĉinaj sciencisto, enprenitaj en tiu ĉi libreto, sed ankaŭ multaj gazetoj en la angla el la PR Ĉinujo -, esperigas nin, ke la verdikto de Manfred Szameitat ‘Sukcesa, sed ne socialisma’ ne etos la lasta vorto pri la vojo de tiu giganta lando. Sed ŝajnas al ni necesa konatigi tiajn argumentjn, same kiel tiujn de aliaj analizistoj, kiuj venas al rekte malaj konkludoj.
Kvankam la 1-a eldono de tiuj ĉi tekstoj aperis jam en la jaro 2009, ili – escepte de pluraj ciferoj – ĝis nun perdis neniom da sia aktualeco. Pro tio la Monda Asembleo Socia (MAS) nun reeldonas ilin, interalie ĉar ili povas ankaŭ tre bone helpi kompreni la aktualan nov-orientiĝon de la ĉina ekonomio post la plejparta superado de la pandemio en la lando mem kaj dum la daŭra furiozado de tiu krizo tutmonde.
Ni rekomendas ankaŭ la ĵus eldonitan paroladon de la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj de aliaj aŭtoroj pri la marksismo en Ĉinujo (isbn 978-2-36960-252-1).
Table of Content
Enhavtabelo
Antaŭparolo 9
François JULLIEN: Ĉinscienco en sakstrato ‒ Ĉinio en la spegulo de Okcidento 11
Iri ambaŭpiede 11
Tio, kion timas saĝulo 16
Parolado kiu privilegias oblikvecon 19
Manfred SZAMEITAT: Sukcesa, sed ne socialisma 21
Ingo NENTWIG: Naciaj malplimultoj kaj politiko pri naciaj malplimultoj en la PR Ĉinio 26
Esencisma etno-difino 28
Deturniĝo de la sendependiĝ-rajto 31
Apartaj rajtoj de la malplimultoj 33
Barry SAUTMAN: Protestoj kaj separismo en Tibeto 39
Kiu „protestas’ en Tibeto? 39
Sociekonomiaj kaŭzoj de protesto 40
Separistoj en la favoro de Okcidento 41
Ĉu „kultura gentekstermo’? 42
Sekvoj de la „merkatekonomio’ 44
Michael PARENTI: La mito de Tibeto 46
Ĉu la budhismo estas escepto? 46
Ŝangri-La (por nobeloj kaj lamaoj) 48
Torturo kaj kripligado 51
Okupado kaj ribelo 53
La komunistoj eniras 55
Elitoj, elmigrintoj kaj la CIA 58
La demando de kulturo 60
Enfu CHENG: Fundamentaj trajtoj de la socialisma merkatekonomio 66
Dominado de la socia proprieto 66
Distribuado laŭ la laboro kiel kerno 68
Merkatstrukturoj kontrolataj kaj reguligataj de la ŝtato 69
Malfermiĝo … sed samtempe apogi sin sur propra forto 71
Jian XINHUA: Harmonia socio, salajrolaboro kaj klasbataloj 74
1. Fono de la koncepto de „harmonia socio’ 74
2. La graveco kaj la eco de „harmonia socio’ 75
3. Salajrolaboraj kondiĉoj en harmonia socio 77
4. Proksimiĝoj al la antagonismo de „harmonia socio’ kaj „klasbatalo’ 78
Theodor BERGMANN: La socialisma disvolvo-strategio de la PR Ĉinio 81
La „ĉinaj trajtoj’ 81
Reformo kaj malfermiĝo 82
De Lenino al Deng Xiaoping 83
Ĝisatinga disvolvado 84
Ankoraŭ nesolvitaj problemoj 86
La teorio de Deng Xiaopeng 87
Miaj tezoj 89
Rolf BERTHOLD: Pri la interna kaj ekstera politiko de la KP de Ĉinio 99
Modelo por evolulandoj 101
Rolo de la partio 102
Formoj de proprieto 103
Paca kunekzistado 105
Karaktero de la epoko 107
Naciŝtata suvereneco 108
Multpolusigo 110
Li BINGYAN: Ĉinio sub influo de la novliberalismo 114
Kreskanta abismo ĉe la enspezo-distribuado 114
Elformiĝo de nova klaso de kapitalistoj 116
Grava malboniĝo de la statuso de la laborista klaso 116
Helmut PETERS: Popolrespubliko Ĉinio: 30 jaroj da reform- kaj malferm-politiko 118
Elrigardo 132
Jean-Louis ROCCA: Ĉu la ĉina meza klaso estas revolucia? 134
Mallongigoj kaj sigloj 140
La Monda Asembleo Socia (MAS) kaj ĝiaj libroj 143